La Sankta Biblio, Jakobo, Ĉapitro 5. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=11151&pid=61&tid=2&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Nova Testamento / Jakobo

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Hebreoj Jakobo 1 Petro

Ĉapitro 1 2 3 4 5

1 Atentu nun, riĉuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin alvenontaj.

2 Via riĉo putriĝis, kaj viaj vestoj konsumiĝas de tineoj.

3 Via oro kaj via arĝento rustiĝis; kaj ilia rusto atestos kontraŭ vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la lastaj tagoj vi kolektadis trezoron.

4 Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falĉis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot.

5 Vi luksadis sur la tero, kaj diboĉadis; vi nutradis viajn korojn en tago de buĉado.

6 Vi kondamnis, vi mortigis la justulon; li ne kontraŭstaras al vi.

7 Paciencu do, fratoj, ĝis la alveno de la Sinjoro. Jen la terkultivisto atendas la multevaloran frukton de la tero, paciencante pri ĝi, ĝis ĝi ricevos la fruan kaj la malfruan pluvon.

8 Vi ankaŭ paciencu; fortikigu viajn korojn; ĉar la alveno de la Sinjoro alproksimiĝas.

9 Ne murmuru, fratoj, unu kontraŭ la alia, por ke vi ne estu juĝataj; jen la juĝisto staras antaŭ la pordoj.

10 Prenu, fratoj, kiel ekzemplon de suferado kaj pacienco, la profetojn, kiuj parolis en la nomo de la Sinjoro.

11 Jen ni nomas feliĉaj tiujn, kiuj elportis suferon; vi aŭdis pri la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan agadon de la Sinjoro, ke la Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.

12 Sed antaŭ ĉio, miaj fratoj, ne ĵuru, nek per la ĉielo, nek per la tero, nek per ia alia ĵuro; sed via jes estu jes, kaj via ne estu ne; por ke vi ne falu sub juĝon.

13 Ĉu iu el vi suferas? li preĝu. Ĉu iu estas gaja? li psalme kantu.

14 Ĉu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili preĝu super li, ŝmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro;

15 kaj la preĝo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li.

16 Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj preĝu unu por la alia, por ke vi resaniĝu. Petego de justulo multe efikas per sia energio.

17 Elija estis homo samnatura, kiel ni, kaj li preĝis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis sur la teron dum tri jaroj kaj ses monatoj.

18 Kaj denove li preĝis; kaj la ĉielo donis pluvon, kaj la tero ekproduktis sian frukton.

19 Miaj fratoj, se iu el vi forvagos de la vero, kaj iu lin returnos,

20 oni sciu, ke tiu, kiu returnas pekulon de la elvoja forvago, savos animon el morto kaj kovros amason da pekoj.

<< ← Prev Top Next >>