La Sankta Biblio, Galatoj, Ĉapitro 3. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=11094&pid=50&tid=2&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Nova Testamento / Galatoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

2 Korintanoj Galatoj Efesanoj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6

1 Ho malsaĝaj Galatoj, kiu vin ensorĉis? vin, antaŭ kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita.

2 Nur la jenon mi deziras sciiĝi de vi: Ĉu per faroj de la leĝo vi ricevis la Spiriton, aŭ per la aŭdado de fido?

3 Ĉu vi tiel malsaĝaj estas? komencinte en Spirito, ĉu vi en karno nun perfektiĝas?

4 Ĉu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana.

5 Ĉu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras ĉe vi miraklojn, tion faras per faroj de la leĝo, aŭ per la aŭdado de fido?

6 Tiel same, kiel Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.

7 Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham.

8 Antaŭvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antaŭpredikis la evangelion al Abraham, dirante: Beniĝos per vi ĉiuj gentoj.

9 Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, beniĝas kun la fidela Abraham.

10 Ĉar ĉiuj, kiuj rilatas al faroj de la leĝo, estas sub malbeno; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu ne persistos en ĉio, kio estas skribita en la libro de la leĝo, por plenumi ĝin.

11 Sed ke neniu praviĝas antaŭ Dio per la leĝo, estas evidente; ĉar: La virtulo vivos per fido;

12 kaj la leĝo ne rilatas al fido; sed: Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili.

13 Kristo elaĉetis nin el la malbeno de la leĝo, fariĝinte malbeno pro ni; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu pendas sur lignaĵo;

14 por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.

15 Fratoj, mi parolas laŭ homo: Konfirmitan interligon, eĉ nur homan, neniu nuligas nek prialdonas.

16 Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras: Kaj al semoj, kvazaŭ pri multaj; sed kvazaŭ unu: Kaj al via semo, kiu estas Kristo.

17 Sed jen kion mi diras: Interligon, antaŭe konfirmitan de Dio, la leĝo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke ĝi malefektivigus la promeson.

18 Ĉar se la heredaĵo estas de la leĝo, ĝi jam ne estas de promeso; sed Dio ĝin donis al Abraham per promeso.

19 Kio do estas la leĝo? Ĝi estis aldonita kaŭze de eraroj, ĝis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per anĝeloj en la mano de interulo.

20 Interulo ne estas de unu, sed Dio estas unu.

21 Ĉu do la leĝo kontraŭstaras al la promesoj de Dio? Nepre ne! ĉar se estus donita leĝo, kiu povus vivigi, efektive justeco estus per la leĝo.

22 Tamen la Skribo kune enŝlosis ĉion sub peko, por ke la promeso per fido al Kristo Jesuo estu donata al ĉiuj, kiuj fidas.

23 Sed antaŭ ol fido venis, ni estis gardataj sub la leĝo, enŝlositaj por la fido malkaŝota.

24 Tial la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido.

25 Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.

26 Ĉar vi ĉiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo.

27 Ĉar ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston.

28 Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo.

29 Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laŭ la promeso.

<< ← Prev Top Next → >>