La Sankta Biblio, Agoj, Ĉapitro 2. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=11020&pid=46&tid=2&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Nova Testamento / Agoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Joano Agoj Romanoj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28

1 Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili ĉiuj estis unuanime en unu loko.

2 Kaj subite venis el la ĉielo sono kvazaŭ blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan domon, kie ili sidis.

3 Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili.

4 Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.

Agoj 2:4 - The First Pentecost
The First Pentecost
5 Kaj en Jerusalem tiam loĝis piaj Judoj el ĉiu nacio sub la ĉielo.

6 Kaj kiam aŭdiĝis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per lia propra dialekto.

7 Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj miris, dirante unu al alia: Rigardu! ĉu ne estas Galileanoj ĉiuj tiuj parolantoj?

8 Kiel do ni aŭdas ĉiu en sia dialekto, en kiu ni naskiĝis?

9 Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj loĝantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio,

10 Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj pasloĝantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj,

11 Kretanoj kaj Araboj-ni aŭdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio.

12 Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj embarasiĝis, dirante unu al alia: Kion ĉi tio signifas?

13 Sed aliaj moke diris: Ili estas plenaj de mosto.

14 Sed Petro, stariĝinte kun la dek unu, levis sian voĉon kaj parolis al ili, dirante: Ho Judoj kaj ĉiuj loĝantaj en Jerusalem, ĉi tio estu al vi sciata, kaj aŭskultu miajn vortojn.

15 Ĉar ĉi tiuj ne estas ebriaj, kiel vi supozas, ĉar estas la tria horo de la tago;

16 sed jen tio, kio estis dirita per la profeto Joel:

17 Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, Kaj viaj junuloj havos viziojn, Kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn;

18 Kaj eĉ sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elverŝos Mian spiriton, Kaj ili profetos.

19 Kaj Mi donos miraklojn en la ĉielo supre, Kaj signojn sur la tero malsupre: Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo;

20 La suno fariĝos malluma, Kaj la luno fariĝos sanga, Antaŭ ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo;

21 Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.

22 Izraelidoj, aŭskultu la jenajn vortojn: Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencaĵoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias,

23 lin, laŭ la difinita intenco kaj antaŭscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senleĝuloj krucumis kaj mortigis;

24 lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, ĉar estis neeble, ke li estu tenata de ĝi.

25 Ĉar David diris pri li: Ĉiam mi vidis la Eternulon antaŭ mi, Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, por ke mi ne falu;

26 Tial ĝojis mia koro, raviĝis mia lango, Eĉ mia karno ripozas en espero;

27 Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

28 Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per ĝojo antaŭ Vi.

29 Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas ĉe ni ĝis la nuna tago.

30 Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio ĵuris al li per ĵuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj,

31 li, antaŭvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al Ŝeol, kaj lia karno ne forputros.

32 Ĉi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni ĉiuj estas atestantoj.

33 Levite do ĝis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elverŝis tion, kion vi vidas kaj aŭdas.

34 Ĉar David ne supreniris en la ĉielojn; sed li mem diris: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,

35 Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

36 Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.

37 Kaj aŭdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj: Kion ni faru, fratoj?

38 Kaj Petro diris al ili: Ekpentu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito.

39 Ĉar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por ĉiuj ĝis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio.

40 Kaj per multaj aliaj paroloj li atestis kaj alvokis ilin, dirante: Savu vin el ĉi tiu perversa generacio.

41 Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptiĝis, kaj en tiu tago aldoniĝis ĉirkaŭ tri mil animoj.

42 Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj.

43 Kaj ĉiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj fariĝis per la apostoloj.

44 Kaj ĉiuj kredantoj estis kune, kaj havis ĉion komuna;

45 kaj ili vendis siajn havojn kaj posedaĵojn, kaj dividis ilin al ĉiuj laŭ ĉies aparta bezono.

46 Kaj ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro,

47 laŭdante Dion kaj havante favoron ĉe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis ĉiutage al la eklezio la savatojn.

<< ← Prev Top Next → >>