La Sankta Biblio, Joano, Ĉapitro 6. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=11003&pid=45&tid=2&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Nova Testamento / Joano

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Luko Joano Agoj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21

1 Poste Jesuo foriris trans la maron de Galileo, tio estas de Tiberias.

2 Kaj granda homamaso lin sekvis, ĉar ili vidis la signojn, kiujn li faris por la malsanuloj.

3 Kaj Jesuo supreniris sur la monton, kaj tie li sidis kun siaj disĉiploj.

4 Kaj la Pasko, la festo de la Judoj, estis proksima.

5 Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo: De kie ni aĉetu panojn, por ke ĉi tiuj manĝu?

6 Tion li diris, por provi lin; ĉar li mem sciis, kion li faros.

7 Filipo respondis al li: Panoj por ducent denaroj ne sufiĉus por ili, por ke ĉiu iometon ricevu.

8 Unu el liaj disĉiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al li:

9 Ĉi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fiŝojn; sed kio estas tio por tiom da homoj?

10 Jesuo diris: Sidigu la homojn. Kaj estis tie multe da herbo. La viroj do sidiĝis, nombre ĉirkaŭ kvin mil.

11 Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon, disdonis al la sidiĝintoj; kaj tiel same el la fiŝoj tiom, kiom oni deziris.

Joano 6:11 - Jesus Feeds the 5000
Jesus Feeds the 5000
12 Kaj kiam ili satiĝis, li diris al siaj disĉiploj: Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdiĝu.

13 Ili do kolektis ilin, kaj plenigis dek du korbojn per la fragmentoj de la kvin hordeaj panoj, kiuj postrestis al la manĝintoj.

14 Kiam do la homoj vidis la signon, kiun Jesuo faris, ili diris: Ĉi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon.

15 Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin reĝo, denove fortiris sin sola al la monto.

16 Kaj kiam vesperiĝis, liaj disĉiploj malsupreniris al la maro;

17 kaj enŝipiĝinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum. Kaj jam estis mallume, kaj Jesuo ankoraŭ ne venis al ili.

18 Kaj la maro malsereniĝis de forta vento, kiu blovis.

19 Kiam do ili remis proksimume dudek kvin ĝis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimiĝanta al la ŝipo; kaj ili timis.

20 Sed li diris al ili: Ĝi estas mi; ne timu.

21 Tiam ili volonte ricevis lin en la ŝipon, kaj tuj la ŝipo albordiĝis tien, kien ili veturis.

22 La sekvantan tagon, kiam la homamaso, kiu restis trans la maro, vidis, ke nenia ŝipeto estas tie krom unu, kaj ke Jesuo ne eniris kun la disĉiploj en la ŝipon, sed la disĉiploj solaj veturis

23 (venis tamen ŝipetoj el Tiberias proksime al la loko, kie oni manĝis la panon, post kiam la Sinjoro donis dankon) -

24 kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj disĉiploj, ili ankaŭ eniris la ŝipetojn kaj veturis al Kapernaum, serĉante Jesuon.

25 Kaj trovinte lin trans la maro, ili diris al li: Rabeno, kiam vi venis ĉi tien?

26 Jesuo respondis al ili kaj diris: Vere, vere, mi diras al vi: Vi min serĉas, ne ĉar vi vidis signojn, sed ĉar vi manĝis el la panoj kaj satiĝis.

27 Laboru ne por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; ĉar lin Dio, la Patro, sigelis.

28 Ili do diris al li: Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio?

29 Jesuo respondis kaj diris al ili: Jen la faro de Dio: kredi al tiu, kiun Li sendis.

30 Ili do diris al li: Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras?

31 Niaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite: Li donis al ili ĉielan panon por manĝi.

32 Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Ne Moseo donis al vi tiun ĉielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran ĉielan panon.

33 Ĉar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo.

34 Ili do diris al li: Sinjoro, ĉiam donu al ni tiun panon.

35 Jesuo diris al ili: Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.

36 Sed mi diris al vi, ke vi min vidis, kaj tamen vi ne kredas.

37 Ĉio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne elĵetos.

38 Ĉar mi malsupreniris de la ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.

39 Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el ĉio, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion, sed relevu ĝin en la lasta tago.

40 Ĉar estas la volo de mia Patro, ke ĉiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.

41 La Judoj do murmuris pri li, ĉar li diris: Mi estas la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo.

42 Kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? kiel do li diras: Mi malsupreniris de la ĉielo?

43 Jesuo respondis kaj diris al ili: Ne murmuru inter vi.

44 Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago.

45 Estas skribite en la profetoj: Kaj ĉiuj estos instruitaj de Dio. Ĉiu do, kiu aŭdis de la Patro kaj lernis, venas al mi.

46 Neniu vidis la Patron, krom tiu, kiu estas de Dio; li vidis la Patron.

47 Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas, tiu havas vivon eternan.

48 Mi estas la pano de vivo.

49 Viaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kaj mortis.

50 Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo, por ke oni manĝu el ĝi kaj ne mortu.

51 Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.

52 La Judoj do disputis inter si, dirante: Kiel ĉi tiu povas doni al ni sian karnon por manĝi?

53 Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Se vi ne manĝas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon.

54 Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.

55 Ĉar mia karno estas vera manĝaĵo, kaj mia sango estas vera trinkaĵo.

56 Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li.

57 Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro, tiel, kiu min manĝas, tiu vivos pro mi.

58 Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; ne kiel la patroj manĝis, kaj mortis; kiu manĝas ĉi tiun panon, tiu vivos eterne.

59 Tion li diris en la sinagogo, instruante en Kapernaum.

60 Multaj do el liaj disĉiploj, aŭdinte tion, diris: Malfacila estas tiu parolo; kiu povas lin aŭskulti?

61 Sed Jesuo, sciante en si mem, ke liaj disĉiploj pri tio murmuris, diris al ili: Ĉu tio faligas vin?

62 Kio do, se vi vidos la Filon de homo supreniranta tien, kie li antaŭe estis?

63 La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas; la vortoj, kiujn mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo.

64 Sed estas iuj el vi, kiuj ne kredas. Ĉar Jesuo sciis de la komenco, kiuj estas la nekredantoj, kaj kiu lin perfidos.

65 Kaj li diris: Tial mi diris al vi, ke neniu povas veni al mi, se tio ne estas donita al li de mia Patro.

66 Ĉe tio multaj el liaj disĉiploj iris returne kaj lin ne plu akompanis.

67 Jesuo do diris al la dek du: Ĉu vi ankaŭ volas foriri?

68 Simon Petro respondis al li: Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo.

69 Kaj ni ekkredis kaj scias, ke vi estas la Sanktulo de Dio.

70 Respondis al ili Jesuo: Ĉu mi ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo?

71 Li parolis pri Judas Iskariota, filo de Simon; ĉar tiu, unu el la dek du, estis perfidonta lin.

<< ← Prev Top Next → >>