La Sankta Biblio, Luko, Ĉapitro 2. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10975&pid=44&tid=2&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Nova Testamento / Luko

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Marko Luko Joano

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24

1 Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita.

2 Ĉi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio.

3 Kaj ĉiuj iris, por esti registritaj, ĉiu al sia urbo.

4 Kaj Jozef ankaŭ supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Leĥem, ĉar li estis el la domo kaj familio de David,

5 por esti registrita kun sia fianĉino Maria, kiu estis graveda.

6 Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por ŝia akuŝo.

7 Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo.

8 Kaj en tiu sama regiono estis paŝtistoj, kiuj kamploĝis kaj nokte gardis sian gregon.

9 Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkaŭ ili, kaj ili timis per granda timo.

Luko 2:9 - Angel Appears to Shepherds
Angel Appears to Shepherds
10 Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo;

11 ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.

12 Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en staltrogo.

13 Kaj subite estis kun la anĝelo amaso de la ĉiela armeo, laŭdante Dion, kaj dirante:

14 Gloro al Dio en la supera alto, Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.

15 Kaj kiam la anĝeloj foriris de ili en la ĉielon, la paŝtistoj diris unu al alia: Ni jam iru ĝis Bet-Leĥem, kaj vidu ĉi tiun okazintaĵon, kiun la Eternulo sciigis al ni.

16 Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo.

Luko 2:16 - Jesus in the Manger
Jesus in the Manger
17 Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri ĉi tiu infano.

18 Kaj ĉiuj aŭdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la paŝtistoj.

Luko 2:18 - Shepherds Tell Their Story
Shepherds Tell Their Story
19 Sed Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro.

20 Kaj la paŝtistoj revenis, glorante kaj laŭdante Dion pri ĉio, kion ili aŭdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili.

21 Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la anĝelo, antaŭ ol li estis en la ventro.

22 Kaj kiam finiĝis la tagoj de ilia purigado laŭ la leĝo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo,

23 kiel estas skribite en la leĝo de la Eternulo: Ĉiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dediĉita al la Eternulo;

24 kaj por alporti oferon laŭ tio, kio estas dirita en la leĝo de la Eternulo: Paron da turtoj, aŭ du kolombidojn.

25 Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj ĉi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li.

26 Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, ĝis li vidos la Kriston de la Eternulo.

27 Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laŭ la kutimo de la leĝo,

28 tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante:

Luko 2:28 - Simeon and Baby Jesus
Simeon and Baby Jesus
29 Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laŭ Via vorto, en paco,

30 Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon,

31 Kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,

32 Lumon por malkaŝo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.

33 Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio, kio estis parolita pri li;

34 kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria, lia patrino: Jen ĉi tiu estas metita por la falo kaj leviĝo de multaj en Izrael, kaj por signo kontraŭparolata;

35 kaj ankaŭ vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkaŝiĝu.

36 Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Aŝer (ŝi estis grandaĝa, loĝinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco,

37 kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj preĝoj nokte kaj tage.

38 Kaj alveninte ĝuste en tiu horo, ŝi dankis Dion, kaj parolis pri li al ĉiuj, kiuj atendadis la elaĉeton de Jerusalem.

39 Kaj kiam ili jam faris ĉion, konforme al la leĝo de la Eternulo, ili revenis en Galileon, al sia urbo Nazaret.

40 Kaj la infano kreskadis kaj fortiĝis, pleniĝante de saĝeco; kaj la graco de Dio estis sur li.

41 Kaj liaj gepatroj iris ĉiujare al Jerusalem ĉe la Paska festo.

42 Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laŭ la kutimo de la festo;

43 kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, ĉe ilia returniĝo la knabo Jesuo restis en Jerusalem, kaj liaj gepatroj tion ne sciis;

44 sed supozante, ke li estas en la karavano, ili iris tagan vojaĝon, kaj serĉis lin inter siaj parencoj kaj konatoj;

45 kaj ne trovinte lin, ili reiris al Jerusalem, serĉante lin.

46 Kaj post tri tagoj ili trovis lin en la templo, kie li sidis meze de la instruistoj, aŭskultante ilin kaj metante al ili demandojn;

Luko 2:46 - The Boy Jesus in the Temple
The Boy Jesus in the Temple
47 kaj ĉiuj, kiuj aŭdis lin, miregis pro lia kompreno kaj liaj respondoj.

48 Kaj ili miris, vidante lin, kaj lia patrino diris al li: Filo, kial vi tiel agis kontraŭ ni? jen via patro kaj mi serĉis vin kun malĝojo.

49 Kaj li diris al ili: Kial vi serĉis min? ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro?

50 Kaj ili ne komprenis la diron, kiun li parolis al ili.

51 Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis ĉiujn tiujn dirojn en sia koro.

52 Kaj Jesuo progresis en saĝeco kaj staturo, kaj en graco ĉe Dio kaj homoj.

<< ← Prev Top Next → >>