La Sankta Biblio, Mateo, Ĉapitro 12. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10941&pid=42&tid=2&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Nova Testamento / Mateo

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Mateo Marko

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28

1 En tiu tempo Jesuo iris en sabato tra la grenkampoj, kaj liaj disĉiploj malsatis, kaj komencis deŝiri spikojn, kaj manĝi.

2 Sed la Fariseoj, vidinte, diris al li: Jen viaj disĉiploj faras tion, kio ne estas permesata en sabato.

3 Sed li diris al ili: Ĉu vi ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj?

4 ke li eniris en la domon de Dio, kaj manĝis la panojn de propono, kiujn manĝi ne estis permesate al li, nek al liaj kunuloj, sed nur al la pastroj?

5 Kaj ĉu vi ne legis en la leĝo, kiel en sabato la pastroj en la templo profanas la sabaton kaj estas senkulpaj?

6 Sed mi diras al vi, ke alestas ĉi tie io pli granda ol la templo.

7 Sed se vi komprenus, kion signifas ĉi tio: Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; vi ne kondamnus la senkulpajn.

8 Ĉar la Filo de homo estas sinjoro de la sabato.

9 Kaj li foriris de tie, kaj eniris en ilian sinagogon;

10 kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante: Ĉu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi.

11 Kaj li diris al ili: Kiu el vi, havanta unu ŝafon, se ĝi falos en fosaĵon en sabato, ne ekprenos kaj levos ĝin?

12 Kiom do viro superas ŝafon! Tial estas permesate bonfari en sabato.

13 Tiam li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj ĉi tiu etendis ĝin, kaj ĝi tute resaniĝis kiel la alia.

14 Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiliĝis kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi.

15 Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin ĉiujn,

16 kaj admonis ilin, ke ili ne konatigu lin;

17 por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:

18 Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis, Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron. Mi metos Mian Spiriton sur lin; Kaj li proklamos justecon al la nacioj.

19 Li ne disputados, nek laŭte krios; Kaj oni ne aŭdos sur la stratoj lian voĉon.

20 Kanon rompetitan li ne rompos, Kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos, Ĝis li elsendos juĝon por venko.

21 Kaj al lia nomo esperos la nacioj.

22 Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis.

23 Kaj miris ĉiuj homamasoj, kaj diris: Ĉu ĉi tiu estas la filo de David?

24 Sed la Fariseoj, aŭdinte, diris: Ĉi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj.

25 Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili: Ĉiu regno dividita kontraŭ si dezertiĝas, kaj ĉiu urbo aŭ domo dividita kontraŭ si ne starados;

26 kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraŭ si; kiel do staros lia regno?

27 Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj juĝantoj.

28 Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin.

29 Kaj kiel oni povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li trarabos lian domon.

30 Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disĵetas.

31 Tial mi diras al vi: Ĉia peko kaj ĉia blasfemo estos pardonita el homoj; sed la blasfemo kontraŭ la Spirito ne estos pardonita.

32 Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraŭ la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en ĉi tiu mondo, nek en la venonta.

33 Aŭ faru la arbon bona kaj ĝian frukton bona, aŭ faru la arbon malbona kaj ĝian frukton malbona; ĉar la arbo estas konata per la frukto.

34 Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonaĵojn, estante malbonaj? ĉar el la abundo de la koro la buŝo parolas.

35 La bona homo el sia bona trezoro elmetas bonaĵojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas malbonaĵojn.

36 Kaj mi diras al vi, ke pro ĉiu senutila vorto, kiun homoj parolos, ili donos respondon en la tago de juĝado.

37 Ĉar laŭ viaj vortoj vi estos pravigitaj, kaj laŭ viaj vortoj vi estos kondamnitaj.

38 Tiam iuj el la skribistoj kaj Fariseoj respondis al li, dirante: Majstro, ni deziras vidi signon de vi.

39 Sed li respondis kaj diris al ili: Malbona kaj adultema generacio serĉas signon; kaj neniu signo estos donita al ĝi krom la signo de la profeto Jona;

40 ĉar kiel Jona estis tri tagojn kaj tri noktojn en la ventro de la marmonstro, tiel la Filo de homo estos tri tagojn kaj tri noktojn en la koro de la tero.

41 Viroj Nineveanoj staros en la juĝado kun ĉi tiu generacio, kaj kondamnos ĝin; ĉar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas ĉi tie.

42 La reĝino de la sudo leviĝos en la juĝado kun ĉi tiu generacio, kaj kondamnos ĝin; ĉar ŝi venis el la finoj de la tero, por aŭskulti la saĝon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas ĉi tie.

43 Sed kiam la malpura spirito eliras el homo, ĝi trairas tra senakvaj lokoj, serĉante ripozon, sed ne trovas ĝin.

44 Tiam ĝi diras: Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, ĝi trovas ĝin vakanta, balaita, kaj ornamita.

45 Tiam ĝi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol ĝi mem, kaj ili eniras kaj loĝas tie; kaj la fina stato de tiu homo fariĝas pli malbona, ol la unua. Tiel estos ankaŭ al ĉi tiu malbona generacio.

46 Dum li ankoraŭ parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li.

47 Kaj iu diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, dezirantaj paroli kun vi.

48 Sed li responde diris al tiu, kiu parolis al li: Kiu estas mia patrino? kaj kiuj estas miaj fratoj?

49 Kaj etendinte la manon al siaj disĉiploj, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj!

50 Ĉar kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.

<< ← Prev Top Next → >>