La Sankta Biblio, Jeremia, Ĉapitro 50. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10795&pid=26&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jeremia

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Jesaja Jeremia Lamentado

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50 51 52

1 Jen estas la vorto, kiun la Eternulo diris per la profeto Jeremia pri Babel kaj pri la lando de la Ĥaldeoj:

2 Sciigu al la nacioj kaj proklamu, levu standardon, proklamu, ne kaŝu, diru: Prenita estas Babel, hontigita estas Bel, frakasita estas Merodaĥ, hontigitaj estas ĝiaj idoloj, frakasitaj estas ĝiaj statuoj.

3 Ĉar eliris kontraŭ ĝin popolo el la nordo, kiu faros ĝian landon dezerto, kaj ne plu estos loĝanto en ĝi: de homo ĝis bruto ĉio foriĝos kaj foriros.

4 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, venos la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; ili iros kaj ploros, kaj serĉos la Eternulon, sian Dion.

5 Pri la vojo al Cion ili demandos, tien estos turnita ilia vizaĝo: Venu, ni aliĝos al la Eternulo per interligo eterna, neforgesebla.

6 Mia popolo estis kiel erarvagantaj ŝafoj: ili paŝtistoj delogis ilin, erarvagigis ilin sur la montoj; de monto sur monteton ili vagis, ili forgesis sian ŝafejon.

7 Ĉiuj, kiuj renkontis ilin, manĝis ilin; kaj iliaj malamikoj diris: Ni ne estas kulpaj, ĉar ili pekis antaŭ la Eternulo, la loĝejo de la vero, antaŭ la espero de iliaj patroj, la Eternulo.

8 Kuru el Babel kaj eliru el la lando de la Ĥaldeoj, kaj estu kiel virkaproj antaŭ la ŝafoj.

9 Ĉar jen Mi vekos kaj venigos sur Babelon amason da grandaj popoloj el lando norda, kaj ili aranĝos sin kontraŭ ĝi, kaj ĝi estos venkoprenita; iliaj sagoj, kiel lerta heroo, ne revenas vane.

10 Kaj Ĥaldeujo fariĝos militakiro; ĉiuj ĝiaj prirabantoj satiĝos, diras la Eternulo.

11 Ĉar vi ĝojis, ĉar vi triumfis, ho rabintoj de Mia heredaĵo, ĉar vi saltis, kiel bovidino sur herbo, kaj blekis, kiel fortaj ĉevaloj,

12 tre hontigita estas via patrino, mokata estas via naskintino; jen estas la estonteco de la nacioj: dezerto, neloĝata tero, kaj stepo.

13 De la kolero de la Eternulo ĝi fariĝos neloĝata, kaj ĝi tuta fariĝos dezerta; ĉiu, kiu iros preter Babel, miros kaj fajfos pri ĉiuj ĝiaj vundoj.

14 Pretigu vin kontraŭ Babel ĉirkaŭe, ĉiuj streĉantoj de pafarkoj, pafu sur ĝin, ne domaĝu sagojn; ĉar ĝi pekis antaŭ la Eternulo.

15 Triumfe kriu kontraŭ ĝi ĉirkaŭe; malleviĝis ĝia mano, falis ĝia fundamento, detruiĝis ĝiaj muregoj; ĉar tio estas venĝo de la Eternulo; venĝu al ĝi; kiel ĝi agis, tiel agu kontraŭ ĝi.

16 Ekstermu el Babel semanton kaj rikoltanton en la tempo de rikoltado; de la glavo de la tirano ĉiu sin turnu al sia popolo, kaj ĉiu forkuru en sian landon.

17 Izrael estas kiel disĵetita ŝafaro; leonoj lin dispelis: la unua manĝis lin la reĝo de Asirio, kaj ĉi tiu lasta, Nebukadnecar, reĝo de Babel, rompis al li la ostojn.

18 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi punos la reĝon de Babel kaj lian landon, kiel Mi punis la reĝon de Asirio.

19 Kaj Mi revenigos Izraelon en lian loĝejon, kaj li paŝtiĝos sur Karmel kaj Baŝan, kaj sur la monto de Efraim kaj en Gilead lia animo satiĝos.

20 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, oni serĉos malbonagon de Izrael, sed ĝi ne estos, kaj pekon de Jehuda, sed ĝi ne troviĝos; ĉar Mi pardonos al tiuj, kiujn Mi restigos.

21 Iru kontraŭ la landon de la maldolĉigantoj, kontraŭ ĝin kaj kontraŭ la loĝantojn de la punejo; ruinigu kaj ekstermu ĉion post ili, diras la Eternulo, kaj faru ĉion tiel, kiel Mi ordonis al vi.

22 Bruo de batalo estas en la lando, kaj granda frakasado.

23 Kiele rompita kaj frakasita estas la martelo de la tuta tero! kiele dezertiĝis Babel inter la nacioj!

24 Mi starigis reton por vi, kaj vi estas kaptita, ho Babel, antaŭ ol vi tion rimarkis; vi estas trovita kaj kaptita, ĉar vi leviĝis kontraŭ la Eternulon.

25 La Eternulo malfermis Sian trezorejon, kaj elprenis el tie la ilojn de Sia kolero; ĉar ion por fari havas la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la lando de la Ĥaldeoj.

26 Iru kontraŭ ĝin de plej malproksime, malfermu ĝiajn grenejojn, piedpremu ĝin kiel amasaĵon, ekstermu ĝin, ke nenio de ĝi restu.

27 Dishaku per glavo ĉiujn ĝiajn bovojn; ili estu buĉataj. Ve al ili! ĉar venis ilia tago, la tempo de ilia puno.

28 Aŭdiĝas voĉo de forkurantoj kaj forsaviĝantoj el la lando Babela, por sciigi en Cion pri la venĝo de la Eternulo, nia Dio, pri la venĝo pro Lia templo.

29 Alvoku multajn kontraŭ Babelon, ĉiujn, kiuj streĉas pafarkon; stariĝu tendare ĉirkaŭ ĝi, ke neniu povu forsaviĝi el ĝi; repagu al ĝi laŭ ĝiaj agoj: ĉion, kion ĝi faris, faru al ĝi; ĉar ĝi estis malhumila kontraŭ la Eternulo, kontraŭ la Sanktulo de Izrael.

30 Pro tio ĝiaj junuloj falos sur ĝiaj stratoj, kaj ĉiuj ĝiaj militistoj pereos en tiu tago, diras la Eternulo.

31 Jen Mi estas kontraŭ vi, ho malhumilulo, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot; ĉar venis via tago, la tempo de via puno.

32 Kaj la malhumilulo falpuŝiĝos kaj falos, kaj neniu lin levos; kaj Mi ekbruligos fajron en liaj urboj, kaj ĝi ekstermos ĉiujn liajn ĉirkaŭaĵojn.

33 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Turmentataj estas la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; kaj ĉiuj iliaj kaptintoj forte ilin tenas, ne volas forliberigi ilin.

34 Sed ilia Liberiganto estas forta, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; Li defendos ilian aferon tiel, ke la tero skuiĝos kaj la loĝantoj de Babel ektremos.

35 Glavo falu sur la Ĥaldeojn, diras la Eternulo, sur la loĝantojn de Babel, sur ĝiajn eminentulojn kaj saĝulojn;

36 glavo sur la antaŭdiristojn, ke ili malsaĝiĝu; glavo sur ĝiajn heroojn, ke ili senkuraĝiĝu;

37 glavo sur ĝiajn ĉevalojn kaj sur ĝiajn ĉarojn, kaj sur ĉiujn diversgentajn loĝantojn, kiuj estas en ĝi, ke ili fariĝu kiel virinoj; glavo sur ĝiajn trezorojn, ke ili estu disrabitaj.

38 Sekeco trafu ĝiajn akvojn, ke ili malaperu; ĉar tio estas lando de idoloj, kaj pri siaj monstroj ili fanfaronas.

39 Tial tie ekloĝos stepaj bestoj kaj ŝakaloj, kaj strutoj en ĝi loĝos; ĝi neniam plu estos loĝata, kaj neniu tie havos domon en ĉiuj venontaj generacioj.

40 Kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran kaj iliajn najbarlokojn, diras la Eternulo, tiel ankaŭ tie restos neniu kaj loĝos neniu homido.

41 Jen venas popolo el nordo, granda nacio kaj multe da reĝoj leviĝas de la randoj de la tero.

42 Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia voĉo bruas kiel maro; sur ĉevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraŭ vin, ho filino de Babel.

43 Aŭdis la reĝo de Babel la sciigon pri ili, kaj senfortiĝis liaj manoj; suferego atakis lin, doloro kiel ĉe naskantino.

44 Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraŭ la fortikan loĝejon; ĉar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. Ĉar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kaj kiu estas la paŝtisto, kiu povas kontraŭstari al Mi?

45 Tial aŭskultu la decidon de la Eternulo, kiun Li decidis pri Babel, kaj Liajn intencojn, kiujn Li havas pri la lando de la Ĥaldeoj: la knaboj- paŝtistoj ilin fortrenos, kaj detruos super ili ilian loĝejon.

46 De la famo pri la preno de Babel ektremos la tero, kaj krio estos aŭdata ĉe la nacioj.

<< ← Prev Top Next → >>