La Sankta Biblio, Sentencoj, Ĉapitro 15. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10643&pid=22&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Sentencoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Psalmo Sentencoj Predikanto

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31

1 Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron.

2 La lango de saĝuloj bonigas la instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj elparolas sensencaĵon.

3 Sur ĉiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn.

4 Milda lango estas arbo de vivo; Sed malbonparola rompas la spiriton.

5 Malsaĝulo malŝatas la instruon de sia patro; Sed kiu plenumas la admonon, tiu estas prudenta.

6 En la domo de virtulo estas multe da trezoroj; Sed en la profito de malvirtulo estas pereo.

7 La buŝo de saĝuloj semas instruon; Sed la koro de malsaĝuloj ne estas tia.

8 Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed la preĝo de virtuloj al Li plaĉas.

9 Abomenaĵo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo; Sed kiu celas virton, tiun Li amas.

10 Malbona puno atendas tiun, kiu forlasas la vojon; Kaj la malamanto de admono mortos.

11 Ŝeol kaj la abismo estas antaŭ la Eternulo: Tiom pli la koroj de la homidoj.

12 Mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas; Al saĝuloj li ne iras.

13 Ĝoja koro faras la vizaĝon ĝoja; Sed ĉe ĉagreno de la koro la spirito estas malgaja.

14 La koro de saĝulo serĉas instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj nutras sin per malsaĝeco.

15 Ĉiuj tagoj de malfeliĉulo estas malbonaj; Sed kontenta koro estas festenado.

16 Pli bona estas malmulto kun timo antaŭ la Eternulo, Ol granda trezoro kun maltrankvileco ĉe ĝi.

17 Pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo, Ol grasa bovo, sed kun malamo.

18 Kolerema homo kaŭzas malpacon; Kaj pacienculo kvietigas disputon.

19 La vojo de maldiligentulo estas kiel dornarbeto; Sed la vojo de virtuloj estas ebenigita.

20 Saĝa filo ĝojigas la patron; Sed homo malsaĝa estas malhonoro por sia patrino.

21 Malsaĝeco estas ĝojo por malsaĝulo; Sed homo prudenta iras ĝustan vojon.

22 Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniiĝas; Sed ĉe multe da konsilantoj ili restas fortikaj.

23 Plezuro por homo estas en la respondo de lia buŝo; Kaj kiel bona estas vorto en la ĝusta tempo!

24 La vojo de la vivo por saĝulo iras supren, Por ke li evitu Ŝeolon malsupre.

25 La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas; Sed Li gardas la limojn de vidvino.

26 Abomenaĵo por la Eternulo estas la intencoj de malnoblulo; Sed agrablaj estas la paroloj de puruloj.

27 Profitemulo malĝojigas sian domon; Sed kiu malamas donacojn, tiu vivos.

28 La koro de virtulo pripensas respondon; Sed la buŝo de malvirtuloj elfluigas malbonon.

29 La Eternulo estas malproksima de la malvirtuloj; Sed la preĝon de la virtuloj Li aŭskultas.

30 Luma okulo ĝojigas la koron; Bona sciigo fortikigas la ostojn.

31 Orelo, kiu aŭskultas la instruon de la vivo, Loĝos inter saĝuloj.

32 Kiu forpuŝas admonon, tiu malestimas sian animon; Sed kiu aŭskultas instruon, tiu akiras saĝon.

33 La timo antaŭ la Eternulo instruas saĝon, Kaj humileco troviĝas antaŭ honoro.

<< ← Prev Top Next → >>