La Sankta Biblio, Sentencoj, Ĉapitro 13. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10641&pid=22&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Sentencoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Psalmo Sentencoj Predikanto

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31

1 Saĝa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon.

2 La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto.

3 Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas.

4 La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satiĝas.

5 Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.

6 La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon.

7 Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion; Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon.

8 Per sia riĉeco homo savas sian animon; Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon.

9 La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos.

10 Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon.

11 Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas.

12 Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.

13 Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita.

14 Instruo de saĝulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.

15 Bona prudento plaĉigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.

16 Ĉiu prudentulo agas konscie; Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon.

17 Malbona sendito falas en malfeliĉon; Sed sendito fidela sanigas.

18 Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.

19 Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono.

20 Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron.

21 Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono.

22 Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo.

23 Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco.

24 Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.

25 Virtulo manĝas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.

<< ← Prev Top Next → >>