La Sankta Biblio, Sentencoj, Ĉapitro 12. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10640&pid=22&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Sentencoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Psalmo Sentencoj Predikanto

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31

1 Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsaĝulo.

2 Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita.

3 Ne fortikiĝos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne ŝanceliĝos.

4 Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.

5 La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico.

6 La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la buŝo de virtuloj ilin savas.

7 La malvirtuloj renversiĝos kaj malaperos; Sed la domo de virtuloj staros forte.

8 Oni laŭdas homon laŭ lia saĝo; Sed perversulo estos hontigita.

9 Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano.

10 Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.

11 Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo.

12 Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton.

13 Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero.

14 Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas; Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.

15 La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj; Sed saĝulo aŭskultas konsilon.

16 Malsaĝulo tuj montras sian koleron; Sed saĝulo ignoras ofendon.

17 Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta, Sed falsama atestulo trompon.

18 Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de saĝuloj sanigas.

19 Parolo vera restas fortike por ĉiam; Sed parolo malvera nur por momento.

20 Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo.

21 Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.

22 Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema; Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li.

23 Saĝa homo kaŝas scion; Sed la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝecon.

24 La mano de diligentuloj regos; Sed mano maldiligenta pagos tributon.

25 Zorgo en la koro de homo ĝin premas; Sed amika vorto ĝin ĝojigas.

26 Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas.

27 Maldiligenteco ne pretigos al si manĝon; Sed homo diligenta havas riĉecon.

28 Sur la vojo de virto estas vivo, Kaj ĝi estos ebenigita kontraŭ morto.

<< ← Prev Top Next → >>