La Sankta Biblio, 2 Kroniko, Ĉapitro 27. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10394&pid=16&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / 2 Kroniko

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

1 Kroniko 2 Kroniko Ezra

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36

1 La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeruŝa, filino de Cadok.

2 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Uzija; sed li ne eniris en la templon de la Eternulo; kaj la popolo ĉiam ankoraŭ pekadis.

3 Li konstruis la supran pordegon de la domo de la Eternulo, kaj ĉe la muro de Ofel li multe konstruis.

4 Li konstruis ankaŭ urbojn sur la monto de Jehuda, kaj en la arbaroj li konstruis kastelojn kaj turojn.

5 Li militis kontraŭ la reĝo de la Amonidoj kaj venkis ilin; kaj la Amonidoj donis al li en tiu jaro cent kikarojn da arĝento, dek mil kor'ojn da tritiko, kaj dek mil da hordeo. Tion saman donis al li la Amonidoj ankaŭ en la dua jaro kaj en la tria.

6 Jotam fariĝis potenca, ĉar li bone aranĝis siajn vojojn antaŭ la Eternulo, sia Dio.

7 La cetera historio de Jotam, ĉiuj liaj militoj kaj liaj vojoj, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo.

8 La aĝon de dudek kvin jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem.

9 Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥaz.

<< ← Prev Top Next → >>