La Sankta Biblio, 1 Kroniko, Ĉapitro 22. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10360&pid=15&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / 1 Kroniko

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

2 Regoj 1 Kroniko 2 Kroniko

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29

1 Kaj David diris: Ĉi tie estas la domo de Dio, la Eternulo, kaj ĉi tio estas altaro por bruloferoj por Izrael.

2 Kaj David ordonis kunvenigi la fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael, kaj li starigis ŝtonhakistojn, por ĉirkaŭhaki ŝtonojn por la konstruado de la domo de Dio.

3 Kaj multe da fero por najloj al la pordoj de la pordegoj kaj por la krampoj pretigis David, ankaŭ multe da kupro, en nemezurita kvanto;

4 kaj sennombran kvanton da cedra ligno, ĉar la Cidonanoj kaj Tiranoj alveturigis al David multe da cedra ligno.

5 Kaj David diris: Mia filo Salomono estas juna kaj neforta, kaj la domo, kiun oni devas konstrui por la Eternulo, devas esti granda, por ke Lia nomo kaj gloro estu konata en ĉiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj David multe preparis antaŭ sia morto.

6 Kaj li alvokis sian filon Salomono, kaj testamentis al li, ke li konstruu domon por la Eternulo, Dio de Izrael.

7 Kaj David diris al Salomono: Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio;

8 sed aperis pri mi vorto de la Eternulo, dirante: Multe da sango vi verŝis, kaj grandajn militojn vi faris, tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo; ĉar multe da sango vi verŝis antaŭ Mi sur la teron.

9 Jen filo naskiĝos al vi; li estos homo de paco, kaj Mi donos al li pacon en rilato al ĉiuj liaj malamikoj ĉirkaŭe; Salomono estos lia nomo, kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo.

10 Li konstruos domon al Mia nomo; li estos al Mi filo, kaj Mi estos al li patro; kaj Mi fortikigos la tronon de lia reĝado super Izrael por ĉiam.

11 Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi.

12 La Eternulo donu al vi saĝon kaj kompetentecon, kaj Li faru vin ordonanto super Izrael, por ke vi plenumadu la instruon de la Eternulo, via Dio.

13 Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la leĝojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuraĝa; ne timu, kaj ne tremu.

14 Jen mi en mia malriĉeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da arĝento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, ĉar estas multe da ĝi; ankaŭ lignon kaj ŝtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio.

15 Vi havas multe da farontoj de la laboroj, masonistojn kaj ĉarpentistojn kaj kompetentulojn pri ĉiaj aferoj.

16 La oro, arĝento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; leviĝu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi.

17 Kaj David ordonis al ĉiuj estroj de Izrael, ke ili helpu lian filon Salomono:

18 La Eternulo, via Dio, estas ja kun vi, kaj Li donis al vi trankvilecon ĉiuflanke ĉirkaŭe; ĉar Li transdonis en miajn manojn la loĝantojn de la lando, kaj la lando humiliĝis antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia popolo.

19 Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Leviĝu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio, por transporti la keston de interligo de la Eternulo kaj la sanktajn vazojn de Dio en la domon, kiu estos konstruita al la nomo de la Eternulo.

<< ← Prev Top Next → >>