La Sankta Biblio, Readmono, Ĉapitro 12. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10165&pid=7&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Readmono

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Nombroj Readmono Josuo

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34

1 Jen estas la leĝoj kaj reguloj, kiujn vi devas observi por plenumi en la lando, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi kiel posedaĵon, dum la tuta tempo, kiun vi vivos sur la tero.

2 Ekstermu ĉiujn lokojn, kie la popoloj, kiujn vi ekposedos, servis al siaj dioj sur la altaj montoj kaj sur la montetoj kaj sub ĉiu verda arbo.

3 Kaj detruu iliajn altarojn, kaj rompu iliajn monumentojn, kaj iliajn sanktajn stangojn forbruligu per fajro, kaj la figurojn de iliaj dioj disbatu, kaj ekstermu ilian nomon de tiu loko.

4 Ne faru tiele al la Eternulo, via Dio;

5 sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, inter ĉiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia loĝejo direktu vin kaj venu tien,

6 kaj tien alportu viajn bruloferojn kaj viajn buĉoferojn kaj viajn dekonaĵojn kaj la oferdonojn de viaj manoj kaj viajn promesitaĵojn kaj viajn memvolajn oferojn kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj.

7 Kaj manĝu tie antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj estu gajaj, vi kaj viaj familioj, en ĉiu entrepreno de viaj manoj, per kiu benis vin la Eternulo, via Dio.

8 Ne faru simile al ĉio, kion ni faras ĉi tie hodiaŭ, ĉiu tion, kio plaĉas al li;

9 ĉar vi nun ankoraŭ ne venis al la ripozo kaj al la posedaĵo, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

10 Sed kiam vi transiros Jordanon kaj ekloĝos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, posedigas al vi, kaj Li ripozigos vin de ĉiuj viaj malamikoj ĉirkaŭe kaj vi loĝos sendanĝere:

11 tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon, tien alportu ĉion, kion mi ordonas al vi: viajn bruloferojn kaj viajn buĉoferojn, viajn dekonaĵojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj ĉion elektitan laŭ viaj promesoj, kiujn vi promesis al la Eternulo;

12 kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, ĉar li ne havas parton kaj posedaĵon kun vi.

13 Gardu vin, ke vi ne alportu viajn bruloferojn sur ĉiu loko, kiun vi vidos;

14 nur sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, inter unu el viaj triboj, tie alportu viajn bruloferojn, kaj tie faru ĉion, kion mi ordonas al vi.

15 Tamen, kiom deziros via animo, vi povas buĉi kaj manĝi viandon laŭ la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donos al vi en ĉiuj viaj urboj; purulo kaj malpurulo povas manĝi ĝin, kiel gazelon aŭ cervon.

16 Nur la sangon ne manĝu; sur la teron elverŝu ĝin, kiel akvon.

17 Vi ne devas manĝi en viaj urboj la dekonaĵon el via greno kaj el via mosto kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kaj ĉiujn viajn promesitaĵojn, kiujn vi promesos, kaj viajn memvolajn oferojn kaj la oferdonojn de viaj manoj;

18 sed nur antaŭ la Eternulo, via Dio, manĝu tion sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj; kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, en ĉiu entrepreno de viaj manoj.

19 Gardu vin, ke vi ne forlasu la Levidon dum via tuta vivo sur via tero.

20 Kiam la Eternulo, via Dio, vastigos viajn limojn, kiel Li diris al vi, kaj vi diros: Mi manĝos viandon-ĉar via animo ekdeziros manĝi viandon: tiam laŭ la tuta deziro de via animo manĝu viandon.

21 Se estos malproksima de vi tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, tiam buĉu el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kiujn la Eternulo donis al vi, kiel mi ordonis al vi, kaj manĝu en viaj urboj laŭ la tuta deziro de via animo.

22 Sed manĝu tion tiel, kiel oni manĝas gazelon kaj cervon; malpurulo kaj purulo egale povas tion manĝi.

23 Nur detenu vin, ke vi ne manĝu la sangon; ĉar la sango estas la animo, kaj vi ne devas manĝi la animon kun la viando;

24 ne manĝu ĝin, sur la teron elverŝu ĝin, kiel akvon;

25 ne manĝu ĝin, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi, se vi faros plaĉantaĵon antaŭ la okuloj de la Eternulo.

26 Sed viajn sanktaĵojn, kiujn vi havos, kaj viajn promesitaĵojn portu, kaj venu sur la lokon, kiun elektos la Eternulo.

27 Kaj oferfaru viajn bruloferojn, la viandon kaj la sangon, sur la altaro de la Eternulo, via Dio; sed la sango de viaj buĉoferoj estu elverŝata sur la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj la viandon vi povas manĝi.

28 Observu kaj obeu ĉiujn ĉi tiujn vortojn, kiujn mi ordonas al vi, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi eterne, se vi faros tion, kio estas bona kaj plaĉa antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio.

29 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos de antaŭ vi la popolojn, al kiuj vi iras, por forpeli ilin, kaj vi forpelos ilin kaj ekloĝos en ilia lando:

30 tiam gardu vin, ke vi ne enretiĝu per ili, post kiam ili estos ekstermitaj de antaŭ vi, kaj ke vi ne serĉu iliajn diojn, dirante: Kiel ĉi tiuj popoloj servis al siaj dioj, tiel mi ankaŭ faros.

31 Ne agu tiel koncerne la Eternulon, vian Dion; ĉar ĉion, kion abomenas la Eternulo, kion Li malamas, ili faras por siaj dioj, kaj eĉ siajn filojn kaj filinojn ili forbruligas per fajro al siaj dioj.

32 Ĉion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi ĝin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.

<< ← Prev Top Next → >>