La Sankta Biblio, Nombroj, Ĉapitro 32. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10149&pid=6&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Nombroj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Levidoj Nombroj Readmono

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36

1 La filoj de Ruben kaj la filoj de Gad havis tre multe da brutaroj; kaj ili vidis, ke la lando Jazer kaj la lando Gilead estas lokoj bonaj por brutaroj.

2 Kaj venis la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben, kaj diris al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la estroj de la komunumo jene:

3 Atarot kaj Dibon kaj Jazer kaj Nimra kaj Ĥeŝbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon-

4 tiu lando, kiun la Eternulo venkobatis antaŭ la komunumo de Izrael- estas lando bona por brutaroj, kaj viaj servantoj havas brutarojn.

5 Kaj ili diris: Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu lando estu donata al viaj servantoj kiel posedaĵo; ne irigu nin trans Jordanon.

6 Kaj Moseo diris al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben: Ĉu viaj fratoj iru en la militon kaj vi sidos ĉi tie?

7 Kaj kial vi deklinas la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landon, kiun donas al ili la Eternulo?

8 Tiel agis viaj patroj, kiam mi sendis ilin el Kadeŝ-Barnea, por rigardi la landon.

9 Ili iris ĝis la valo Eŝkol kaj vidis la landon, kaj deklinis la koron de la Izraelidoj, ke ili ne iru en la landon, kiun donas al ili la Eternulo.

10 Kaj ekflamis en tiu tago la kolero de la Eternulo, kaj Li ĵuris, dirante:

11 Tiuj homoj, kiuj eliris el Egiptujo, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ne vidos la landon, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob; ĉar ili ne sekvis Min;

12 krom Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, kaj Josuo, filo de Nun, ĉar ili sekvis Min.

13 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li igis ilin vagadi en la dezerto dum kvardek jaroj, ĝis mortis la tuta generacio, kiu faris malbonon en la okuloj de la Eternulo.

14 Kaj jen vi leviĝis anstataŭ viaj patroj, nova generacio da pekuloj, por ankoraŭ plifortigi la flaman koleron de la Eternulo kontraŭ Izrael.

15 Se vi deturniĝos de Li, tiam Li denove restigos ilin en la dezerto; kaj vi pereigos tiun tutan popolon.

16 Kaj ili aliris al li, kaj diris: Baraĵojn por ŝafoj ni konstruos ĉi tie por niaj brutaroj kaj urbojn por niaj infanoj;

17 sed ni mem rapidos armitaj antaŭ la Izraelidoj, ĝis ni alkondukos ilin al iliaj lokoj; kaj niaj infanoj loĝos en la fortikigitaj urboj pro la loĝantoj de la lando.

18 Ni ne revenos al niaj domoj, ĝis la Izraelidoj ekposedos ĉiu sian posedaĵon.

19 Ni ne prenos kun ili posedaĵon transe de Jordan kaj plue; ĉar ni ricevos nian posedaĵon sur ĉi tiu orienta flanko de Jordan.

20 Kaj Moseo diris al ili: Se vi tion faros, se vi iros armitaj antaŭ la Eternulo en la militon,

21 kaj ĉiu el vi armita transiros Jordanon antaŭ la Eternulo, ĝis Li forpelos Siajn malamikojn antaŭ Si,

22 kaj la lando estos militakirita antaŭ la Eternulo, tiam vi poste revenos, kaj vi estos senkulpaj antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Izrael, kaj ĉi tiu lando estos via posedaĵo antaŭ la Eternulo.

23 Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaŭ la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin.

24 Konstruu al vi urbojn por viaj infanoj kaj baraĵojn por viaj ŝafoj; kaj faru tion, kio eliris el via buŝo.

25 Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben diris al Moseo jene: Viaj servantoj faros, kiel nia sinjoro ordonas.

26 Niaj infanoj, niaj edzinoj, niaj brutaroj, kaj ĉiuj niaj brutoj estos ĉi tie, en la urboj de Gilead;

27 sed viaj servantoj, ĉiuj armitaj militiste, iros antaŭ la Eternulo en la militon, kiel nia sinjoro diras.

28 Kaj Moseo ordonis pri ili al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj de la triboj de la Izraelidoj;

29 kaj Moseo diris al ili: Se la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben transiros kun vi Jordanon, ĉiuj armitaj por la milito antaŭ la Eternulo, kaj la lando estos militakirita antaŭ vi, tiam donu al ili la landon Gilead kiel posedaĵon;

30 sed se ili ne transiros kun vi armitaj, tiam ili ricevos posedaĵon inter vi en la lando Kanaana.

31 Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben respondis, dirante: Kion la Eternulo diris al viaj servantoj, tion ni faros.

32 Ni transiros armitaj antaŭ la Eternulo en la landon Kanaanan, kaj nia hereda posedaĵo estos sur ĉi tiu flanko de Jordan.

33 Kaj Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben, kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, reĝo de Baŝan, la landon kun ĝiaj urboj laŭ la limoj de la urboj de la lando ĉirkaŭe.

34 Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron

35 kaj Atrot-Ŝofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan

36 kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj baraĵojn por ŝafoj.

37 Kaj la filoj de Ruben rekonstruis Ĥeŝbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon,

38 kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni ŝanĝis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis.

39 Kaj la filoj de Maĥir, filo de Manase, iris Gileadon kaj militakiris ĝin, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj estis tie.

40 Kaj Moseo donis Gileadon al Maĥir, filo de Manase, kaj tiu ekloĝis tie.

41 Kaj Jair, filo de Manase, iris kaj militakiris iliajn vilaĝojn, kaj li donis al ili la nomon Vilaĝoj de Jair.

42 Kaj Nobaĥ iris kaj militakiris Kenaton kaj ĝiajn vilaĝojn, kaj donis al ĝi la nomon Nobaĥ, laŭ sia nomo.

<< ← Prev Top Next → >>