La Sankta Biblio, Nombroj, Ĉapitro 28. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10145&pid=6&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Nombroj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Levidoj Nombroj Readmono

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Ordonu al la Izraelidoj kaj diru al ili: Mian oferon, Mian panon, Miajn fajroferojn, Mian agrablan odoraĵon observu, por alportadi al Mi en ilia tempo.

3 Kaj diru al ili: Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo: ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn po du en ĉiu tago, kiel konstantan bruloferon.

4 Unu ŝafidon oferu matene, kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero;

5 kaj dekonon de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun kvarono de hino da elpistita oleo.

6 Tio estas la brulofero konstanta, kia estis farata ĉe la monto Sinaj, kiel agrabla odoraĵo, fajrofero al la Eternulo.

7 Kaj ĝia verŝofero estu po kvarono de hino ĉe unu ŝafido; en la sanktejo vi devas verŝi la vinon al la Eternulo.

8 Kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; kun tia farunofero, kiel matene, kaj kun tia verŝofero faru fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.

9 Sed en la tago sabata du ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn kaj du dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, kaj ĝian verŝoferon;

10 tio estas la brulofero de ĉiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj ĝia verŝofero.

11 Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo: du bovidojn kaj unu virŝafon, sep jaraĝajn sendifektajn ŝafidojn;

12 kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por ĉiu bovido, kaj du dekonojn da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por la unu virŝafo;

13 kaj po unu dekono da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por ĉiu ŝafido; tio estas brulofero, agrabla odoraĵo, fajrofero al la Eternulo.

14 Kaj iliaj verŝoferoj estu: duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virŝafo, kaj kvarono de hino por ŝafido. Tio estas ĉiumonata brulofero por ĉiuj monatoj de la jaro.

15 Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia verŝofero.

16 Kaj en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, estas Pasko al la Eternulo.

17 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni manĝu macojn.

18 En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron;

19 kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo: du bovidojn kaj unu virŝafon kaj sep jaraĝajn ŝafidojn; sendifektaj ili estu ĉe vi;

20 kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la virŝafo;

21 po unu dekono alportu por ĉiu el la sep ŝafidoj;

22 kaj unu virkapron, por pekliberigi vin.

23 Krom la matena brulofero, kiu estas konstanta brulofero, alportu tion.

24 Tiel faru en ĉiu el la sep tagoj; tio estas manĝaĵo, fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo; krom la konstanta brulofero oni tion alportu kune kun ĝia verŝofero.

25 Kaj en la sepa tago estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron.

26 Kaj en la tago de la unuaj fruktoj, kiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo en via festo de semajnoj, estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron;

27 kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo: du bovidojn, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn;

28 kaj kiel ilian farunoferon delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por ĉiu bovido, du dekonojn por la unu virŝafo;

29 po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj;

30 unu virkapron, por pekliberigi vin.

31 Krom la konstanta brulofero kaj ĝia verŝofero alportu tion; sendifektaj ili estu ĉe vi kaj kun siaj verŝoferoj.

<< ← Prev Top Next → >>