La Sankta Biblio, Levidoj, Ĉapitro 21. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10111&pid=5&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Levidoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Eliro Levidoj Nombroj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Parolu al la pastroj, la Aaronidoj, kaj diru al ili: Neniu el ili malpurigu sin per mortinto en sia popolo;

2 krom nur per sia proksima parenco, per sia patrino, per sia patro, per sia filo, per sia filino, kaj per sia frato;

3 kaj per sia fratino-virgulino, proksima al li, kiu ne estis edzinigita, per ŝi li povas sin malpurigi.

4 Li ne malpurigu sin, kiel estro en sia popolo, malsanktigante sin.

5 Ili ne faru al si senharaĵon sur sia kapo, kaj la flankojn de sia barbo ili ne razu, kaj sur sia korpo ili ne faru entranĉojn.

6 Sanktaj ili estu antaŭ sia Dio, kaj ili ne malsanktigu la nomon de sia Dio; ĉar la fajroferojn al la Eternulo, la panon al sia Dio ili alportas; tial ili estu sanktaj.

7 Virinon malĉastan aŭ senhonorigitan ili ne prenu, kaj virinon, forpuŝitan de sia edzo, ili ne prenu; ĉar pastro estas sankta al sia Dio.

8 Tial tenu lin sankte, ĉar la panon de via Dio li alportas; sankta li estu por vi, ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, kiu sanktigas vin.

9 Se filino de pastro senhonoriĝis per malĉastado, ŝi senhonorigas sian patron: oni forbruligu ŝin per fajro.

10 La granda pastro inter siaj fratoj, tiu, sur kies kapon estas verŝita la sankta oleo, kaj kiu estas konsekrita, por porti la vestojn, ne devas nudigi sian kapon nek disŝiri siajn vestojn.

11 Kaj al neniu mortinto li venu; eĉ per sia patro aŭ sia patrino li sin ne malpurigu.

12 Kaj el la sanktejo li ne eliru, kaj li ne malhonoru la sanktejon de sia Dio; ĉar sanktigo per la sankta oleo de lia Dio estas sur li: Mi estas la Eternulo.

13 Edzinon li prenu al si virgulinon.

14 Vidvinon, forpuŝitinon, senhonorigitinon, aŭ malĉastulinon li ne prenu, sed nur virgulinon el sia popolo li prenu kiel edzinon.

15 Kaj li ne senhonorigu sian semon en sia popolo, ĉar Mi estas la Eternulo, kiu lin sanktigas.

16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

17 Diru al Aaron jene: Se iu el via idaro en iliaj generacioj havos ian kriplaĵon, li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio.

18 Ĉar neniu, kiu havas ian kriplaĵon, alproksimiĝu: nek blindulo, nek lamulo, nek platnazulo, nek monstrulo,

19 nek homo, kiu havas rompitan kruron aŭ rompitan brakon,

20 nek ĝibulo, nek ftizulo, nek makulokululo, nek aknulo, nek favulo, nek herniulo.

21 Neniu, kiu havas kriplaĵon el la idaro de Aaron la patro, alproksimiĝu, por alporti la fajroferojn de la Eternulo: li havas kriplaĵon, tial li ne alproksimiĝu, por alporti la panon de sia Dio.

22 La panon de sia Dio el la plejsanktaĵoj kaj el la sanktaĵoj li povas manĝi.

23 Sed al la kurteno li ne aliru kaj al la altaro li ne alproksimiĝu, ĉar li havas kriplaĵon; por ke li ne malhonoru Miajn sanktejojn, ĉar Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.

24 Kaj Moseo tion diris al Aaron kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj Izraelidoj.

<< ← Prev Top Next → >>