La Sankta Biblio, Genezo, Ĉapitro 33. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10033&pid=3&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Genezo

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Genezo Eliro

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50

1 Jakob levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen venas Esav kaj kun li kvarcent homoj. Tiam li dividis la infanojn de Lea kaj de Raĥel kaj de la du sklavinoj.

2 Kaj li starigis la sklavinojn kaj iliajn infanojn antaŭe, Lean kun ŝiaj infanoj poste, kaj Raĥelon kun Jozef en la fino.

3 Kaj li mem pasis preter ilin, kaj kliniĝis ĝis la tero sep fojojn, antaŭ ol li atingis sian fraton.

4 Sed Esav kuris al li renkonte kaj ĉirkaŭprenis lin, kaj ĵetis sin sur lian kolon kaj kisis lin; kaj ili ploris.

Genezo 33:4 - Esau Embraces Jacob
Esau Embraces Jacob
5 Esav levis siajn okulojn kaj ekvidis la virinojn kaj la infanojn, kaj diris: Kiuj estas ĉe vi ĉi tiuj? Jakob respondis: La infanoj, kiujn Dio favore donis al via sklavo.

6 Tiam alproksimiĝis la sklavinoj, ili kaj iliaj infanoj, kaj profunde kliniĝis.

7 Poste alproksimiĝis ankaŭ Lea kaj ŝiaj infanoj kaj kliniĝis; fine alproksimiĝis Jozef kaj Raĥel kaj kliniĝis.

8 Tiam Esav diris: Kio estas tiu tuta taĉmento, kiun mi renkontis? Kaj Jakob respondis: Por akiri la favoron de mia sinjoro.

9 Sed Esav diris: Mi havas multe, mia frato; kio apartenas al vi, tio restu ĉe vi.

10 Kaj Jakob diris: Ho ne! se mi akiris vian favoron, prenu mian donacon el mia mano; ĉar mi vidis vian vizaĝon, kvazaŭ mi vidus la vizaĝon de Dio, kaj vi montriĝis favora al mi.

11 Prenu mian benon, kiu estas alportita al vi; ĉar Dio favore donis al mi kaj mi havas ĉion. Kaj li insistis, kaj tiu prenis.

12 Kaj Esav diris: Ni leviĝu kaj iru, kaj mi iros apud vi.

13 Sed Jakob diris al li: Mia sinjoro scias, ke la infanoj estas malfortaj, kaj la ŝafoj kaj bovoj ĉe mi estas tro junaj; se oni pelos ilin dum unu tago, la brutaro mortos.

14 Mia sinjoro iru antaŭ sia sklavo, kaj mi kondukos malrapide, kiel iros la brutoj, kiuj estas antaŭ mi, kaj kiel iros la infanoj, ĝis mi venos al mia sinjoro en Seir.

15 Tiam Esav diris: Mi restigos ĉe vi iujn el la homoj, kiuj estas kun mi. Sed Jakob diris: Por kio? lasu min nur posedi la favoron de mia sinjoro.

16 Kaj en tiu tago Esav returne foriris sian vojon al Seir.

17 Kaj Jakob ekiris al Sukot kaj konstruis al si domon, kaj por siaj brutoj li faris kabanojn; tial la loko ricevis la nomon Sukot.

18 Veninte el Mezopotamio, Jakob alvenis bonstate en la urbo de Ŝeĥem, kiu estas en la lando Kanaana; kaj li starigis sian tendaron antaŭ la urbo.

19 Kaj la kampoparton, sur kiu li starigis sian tendon, li aĉetis el la manoj de la filoj de Ĥamor, la patro de Ŝeĥem, por cent kesitoj.

20 Kaj li starigis tie altaron, kaj li nomis ĝin El, la Dio de Izrael.

<< ← Prev Top Next → >>