La Sankta Biblio, Genezo, Ĉapitro 23. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10023&pid=3&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Genezo

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Genezo Eliro

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50

1 Kaj la vivo de Sara estis cent dudek sep jaroj; tiom estis la jaroj de la vivo de Sara.

2 Kaj Sara mortis en Kirjat-Arba, kiu estas Ĥebron, en la lando Kanaana. Kaj Abraham venis, por funebri pri Sara kaj plori pri ŝi.

3 Kaj Abraham leviĝis for de sia mortintino, kaj diris al la filoj de Ĥet jene:

4 Fremdulo kaj pasloĝanto mi estas ĉe vi; donu al mi posedotan lokon por tombo inter vi, por ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaŭ mi.

5 Kaj la filoj de Ĥet respondis al Abraham, dirante al li:

6 Aŭskultu nin, nia sinjoro! vi estas princo de Dio inter ni; en la plej elektitaj niaj tomboj enterigu vian mortintinon; neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon.

7 Kaj Abraham leviĝis, kaj profunde kliniĝis antaŭ la popolo de la lando, antaŭ la filoj de Ĥet.

8 Kaj li diris al ili jene: Se plaĉas al vi, ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaŭ mi, tiam aŭskultu min kaj petu por mi Efronon, la filon de Coĥar,

9 ke li donu al mi la duoblan kavernon, kiun li havas en la fino de sia kampo; por plena sumo da mono li donu ĝin al mi inter vi por tomba posedaĵo.

10 Kaj Efron sidis inter la filoj de Ĥet, kaj respondis Efron la Ĥetido al Abraham aŭdeble por la filoj de Ĥet, antaŭ ĉiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo, dirante:

11 Ne, mia sinjoro, aŭskultu min! la kampon mi donas al vi, kaj la kavernon, kiu estas sur ĝi, al vi mi donas, antaŭ la okuloj de la filoj de mia popolo mi donas ĝin al vi; enterigu vian mortintinon.

12 Kaj Abraham profunde kliniĝis antaŭ la popolo de la lando.

13 Kaj li diris al Efron aŭdeble por la popolo de la lando jene: Mi petas, aŭskultu min: mi donas monon por la kampo; prenu de mi, kaj mi enterigos tie mian mortintinon.

14 Kaj Efron respondis al Abraham, dirante al li:

15 Mia sinjoro, aŭskultu min: la tero valoras kvarcent siklojn; sed kio ĝi estas inter mi kaj vi? enterigu vian mortintinon.

16 Kaj Abraham aŭskultis Efronon, kaj Abraham pesis al Efron la monon, pri kiu li parolis aŭdeble por la filoj de Ĥet, kvarcent siklojn da arĝento, uzata en la komerco.

17 Kaj la kampo de Efron kun la duobla kaverno, kiu estis antaŭ Mamre, la kampo kaj la kaverno sur ĝi kaj ĉiuj arboj sur la kampo, inter ĉiuj ĝiaj limoj ĉirkaŭe, fariĝis

18 posedaĵo de Abraham antaŭ la okuloj de la filoj de Ĥet, de ĉiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo.

19 Kaj post tio Abraham enterigis sian edzinon Sara en la duobla kaverno de la kampo, antaŭ Mamre, kiu estas Ĥebron, en la lando Kanaana.

20 Kaj la kampo kaj la kaverno sur ĝi fariĝis tomba posedaĵo de Abraham, kiun li akiris de la filoj de Ĥet.

<< ← Prev Top Next → >>