La Sankta Biblio, Genezo, Ĉapitro 6. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10006&pid=3&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Genezo

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Genezo Eliro

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50

1 Kaj kiam la homoj komencis multiĝi sur la tero kaj al ili naskiĝis filinoj,

2 tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el ĉiuj, kiujn ili elektis.

Genezo 6:2 - Sons of God Marry Daughters of Men
Sons of God Marry Daughters of Men
3 Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, ĉar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj.

4 Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, eĉ post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj ĉi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo.

5 Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke ĉiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en ĉiu tempo;

6 tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li afliktiĝis en Sia koro.

7 Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo ĝis la brutoj, ĝis la rampaĵoj, kaj ĝis la birdoj de la ĉielo; ĉar Mi pentas, ke Mi ilin kreis.

8 Sed Noa akiris plaĉon en la okuloj de la Eternulo.

9 Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis.

10 Kaj naskiĝis al Noa tri filoj: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet.

11 Kaj la tero malvirtiĝis antaŭ Dio, kaj la tero pleniĝis de maljustaĵoj.

12 Kaj Dio vidis la teron, ke ĝi malvirtiĝis, ĉar ĉiu karno malvirtigis sian vojon sur la tero.

13 Kaj Dio diris al Noa: La fino de ĉiu karno venis antaŭ Min, ĉar la tero pleniĝis de maljustaĵoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero.

14 Faru al vi arkeon el ligno gofera; apartaĵojn faru en la arkeo, kaj ŝmiru ĝin per peĉo interne kaj ekstere.

15 Kaj faru ĝin tiamaniere: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj ĝia larĝo, kaj tridek ulnoj ĝia alto.

16 Fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de unu ulno, kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko; malsupran spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en ĝi.

Genezo 6:16 - Noah Builds the Ark
Noah Builds the Ark
17 Kaj jen Mi venigos akvan diluvon sur la teron, por ekstermi ĉiun karnon, kiu havas en si spiriton de vivo sub la ĉielo; ĉio, kio estas sur la tero, pereos.

18 Kaj Mi starigos Mian interligon kun vi; kaj vi eniros en la arkeon, vi kaj viaj filoj kaj via edzino kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi.

19 Kaj el ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi; virbesto kaj virinbesto ili estu.

20 El la birdoj laŭ iliaj specoj, kaj el la brutoj laŭ iliaj specoj, el ĉiuj rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, po paro el ĉiuj eniru kun vi, por resti vivaj.

21 Kaj vi prenu al vi el ĉiuj manĝaĵoj, kiuj estas manĝataj, kaj kolektu al vi; kaj ĝi estu por vi kaj por ili por manĝi.

22 Kaj Noa tion faris; ĉion, kiel Dio al li ordonis, tiel li faris.

<< ← Prev Top Next → >>